ESF jam de jaroj finance subtenas la Interlingvistikajn Studojn en la
Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando). Ĉi-jare ESF planas
donaci pli ol antaŭe kaj instigi aliajn homojn fari la samon. Por helpi
realigi tion, ESF lanĉas kampanjon “AMU Poznanon”, laŭ kiu la
fondaĵo duobligos viajn donacojn al tiu unika programo.
Por subteni tiun bonegan programon eĉ pli ol en la pasintaj jaroj, aldone
al la ĉi-jara kaj la venontjara planita subvencio de $5000, ESF lanĉas
specialan donacprogramon “AMU Poznanon”: por ĉiu eŭro (dolaro, eno,
realo, ktp.) donacita de esperantistoj al la Interlingvistikaj Studoj en
Poznano, ESF aldonos samvaloran donacon, tiel ke la komune kolektita sumo
atingu $5000! Do, se vi donacos 10 eŭrojn kadre de tiu ĉi kampanjo, ESF
donacos pliajn 10 eŭrojn, kaj se vi donacos 100 eŭrojn, ESF aldonos 100
pliajn eŭrojn al la programo, ktp. Do, anstataŭ la planitaj $5000 nur de
ESF, la programo povas ricevi aldonajn $5000 pere de VIA donaco, duobligita
de ESF. Tiel, via donaco al la kampanjo “Amu Poznanon” helpos subteni
tiun unikan programon per $10 000, entute, en 2015!
Kvankam la plejparton de laboro la studentoj faras distance, oni devas veni
kaj persone ĉeesti la universitatan sesion du-foje jare, en februaro kaj
septembro, kaj la kolektita mono helpos al esperantistoj, kiuj bezonas tian
helpon, pagi la studkostojn kaj vojaĝkostojn, ja por kelkaj el ili,
ekzemple, brazilanoj, la flugdistanco estas pli ol 10 mil kilometroj!
Vi povas donaci rete (http://esperantic.org/amu) aŭ per UEA-konto: esfo-p
(donacante per UEA, nepre menciu “por AMU Poznanon”, kaj samtempe
sciigu al admin ĉe
esperantic.org pri la farita donaco) – en ambaŭ kazoj ESF faros
egalkvantan donacon. Interlingvistikaj Studoj kaj ESF esperas je via
partopreno kaj via malavareco... duobligita!
Lernu pli pri Interlingvistikaj Studoj en Poznano ĉe http://www.amu.edu.pl/~interl/